Hieraŭ la 30-an de marto 2010 matene post la dekunua horo kaj sekve denove vespere post la dudekunua horo tutlande en la kablotelevida reto kaj libere tra la interreto aperigis Brněnská televize ("Brna televido") en sia programo Vlna z Brna ("Ondo el Brno") 16-minutan intervjuon pri Esperanto, antaŭe registritan en la studio en Brno kun Marek Blahuš, vicprezidanto de Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj prezidanto de ties loka klubo en Brno. La redaktoroj mem alparolis la Esperantistojn kaj interesiĝis specife ankaŭ pri agado de la loka Esperanto-klubo, kiu estas la plej malnova en la tuta iama aŭstri-hungaria monarĥio.
Ciferecan registraĵon de la elsendo oni disponigis por membroj kaj simpatiantoj de Ĉeĥa Esperanto-Junularo pere de la retejo dotSUB.com: http://dotsub.com/view/3d16cdf8-6930-4181-9a89-b2607f712d35
En la ludilo eblas elekti el kelkaj lingvaj versioj de subtekstoj (inkluzive de Esperanto) kiuj povas akompani la ĉeĥan sonon. Ĉiu registriĝinto krome rajtas aldoni tradukon en plia lingvo.
Dum antaŭaj jaroj aperis televide ankaŭ jenaj raportoj pri agado de ĈEJ:
* http://dotsub.com/view/136dd13c-4c8c-49dc-9bf5-ccd0410849dc (2008)
* http://www.youtube.com/watch?v=rwqJITm5xrM (2009)
Marek Blahuš, Ĉeĥa Esperanto-Junularo, vicprezidanto, Ĉej ĉe blahus.cz